Geografio de la Demokratia Respubliko Kongo

mapo de Demokratia Respubliko de Kongo. Ankaŭ montrita estas la regionoj de la DRC.
Persatelita bildo de Demokratia Respubliko de Kongo
Topografio de Demokratia Respubliko de Kongo.

Demokratia Respubliko Kongo (aŭ Kongo Kinŝasa) estas ŝtato en Centra Afriko. Ĝi estas limigita fare de la Centrafrika Respubliko kaj Suda Sudano en la nordo; Ugando, Ruando, kaj Burundo en la oriento; Zambio kaj Angolo en la sudo; la Kongo Brazavila, la angola eksklavo de Kabindo, kaj Atlantiko en la okcidento; kaj estas apartigita disde Tanzanio fare de lago Tanganjiko en la oriento. La lando havas aliron al la oceano tra 40-kilometra (25-mejla) peco de atlantika marbordo ĉe Muanda kaj la ĉirkaŭ 9-km larĝa elfluejo de la rivero Kongo kiu malfermiĝas en la Gvinean Golfon. Ĝi havas la duan plej altan totalan kristanan loĝantaron en Afriko. Ĝi situas en la mezafrika regiono de la Grandaj Lagoj. Ĝi estas la due plej granda lando en Afriko laŭ areo kaj la dekunua plej granda en la mondo.

Demokratia Respubliko Kongo

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy